K A R A D I


Firmao KARADI fondiĝis en Kaunas, Litovio, en 1935, kaj ekzistis ĝis soveta invazio en 1940. Ĝi estis la plej granda produktejo de radio-riceviloj en Kaunas.

En literaturo oni povas trovi diversajn eksplikojn kion la nomo "Karadi" signifas:

  • KAimo RADIofikavimas (signifas "radiofikado de kamparo");
  • KAuno RADIjas (signifas "Kaunas radio");
  • KAuno RAdijo DIrbtuvės (signifas "Kaunas radio-uzin(et)o");
  • la nomo estas kompilita el la unuaj literoj de nomoj de la tri proprietuloj de la firmao (oni tamen ne skribas kiuj estis la nomoj).
Ni povas aldoni, ke ekzistas ankaŭ juda familnomo Karadi.

Rigardante la emblemon, la du unuaj alternativoj ne ŝajnas kredeblaj.

Vidu ankaŭ: Radio-riceviloj KARADI


© Sigitas Žilionis [ RADIO- KAJ TV-PRODUKTISTOJ ] [ HISTORIO DE RADIO EN LITOVIO ] 2003.08–2008.07